cxieldrako
cxieldrako.bsky.social
cxieldrako
@cxieldrako.bsky.social
Aŭtobuso inter Esashi kaj Omu veturas nur matene kaj vespere. Se oni volas tie veturi buse, oni devas uzi saman buson kaj tranokti en saman urbeton. Mi kaj la tri junuloj tial devas veturi sambuse.
January 14, 2025 at 12:52 PM
Kaj la junulo diris, "Mi aŭdis, ke tiu ĉi domo de la busatendejo unu homo tranoktis lastanokte en dormsako !" Kompreneble nekredeble tranokti en tiu ĉi malvarmegeco je -10 C° !

Baldaŭ venis buso sudena al la urbeto Omu. Mi kaj la tri junuloj enbusiĝis.
January 14, 2025 at 12:46 PM
La junulo diris, "Ĉu vi scias, ke lastanokte pli malvarmege ol -10 C° gradoj ! Mi unuafoje spertis tiom malvarmegecon !"
Jes, lastanokte kaj ĉi-matene estis tiom malvarmege, ke miaj oreloj preskaŭ eltiriĝis el la kapo ! Ho, tiu malvarmegeco estas -10 C° ! Ankaŭ mi neniam spertis ĝis nun !
January 14, 2025 at 12:39 PM
Lumiĝis al la sepa. Tri junuloj venis. Unu el ili okulvitra diris al mi, "Ni kaj vi ankaŭ hieraŭ estis en la samaj busoj, ĉu ne?". Jes, Mi kaj la tri junaj viroj estis en la samaj busoj elde Wakkanai al ĉi tie Esashi ! Kaj aldone en la sama trajno elde Asahikawa al Wakkanai !
January 14, 2025 at 12:39 PM
Ekspresa aŭtobuso al Sapporo. Dum kelkaj homoj venis enbusiĝi, mi ne enbusiĝis.
January 14, 2025 at 3:59 AM
Kaj ni elbusiĝis ĉe la bushaltejo Esashi. Tie mi tranoktu en hotelo lokita dekkvin-minuta-paŝojn de tie.
January 14, 2025 at 3:45 AM
La buso plu sudorienten al la urbeto Hamatonbetsu (to-un pet). La bushaltejo Hamaonishibetsu.
Mi preskaŭ tute dormis.
Kaj alvenis al la bushaltejo Hamatonbetsu. Tie mi kaj tri pasaĝeroj ŝanĝis busojn.
January 13, 2025 at 12:37 PM
Kaj alvenis al la bushaltejo Onishibetsu. Tie la buso ripozis dek minutojn.
En la busatendejo tre eta muzeo pri fervojlinio Tenpoku malaperigita en 1989.
January 13, 2025 at 12:19 PM
La buso iras de la domaro Hamaonishibetsu apud maro al la domaro Onishibetsu iomete for maro.
January 13, 2025 at 11:56 AM
Oĥotska maro estas inter Hokkajdo, Yankemosir, Kontinento, la duoninsulo, Kamĉatka kaj la insularo Rutom.
Libro pri Oĥotska maro estas malmultaj, ĉar nun ĝi eatas kvazaŭ maro de Rusio. Onidire rusaj submaraj ŝipoj estas sub maro kun multaj nukleaj misiloj.
January 13, 2025 at 10:57 AM
Oĥotska maro!
January 13, 2025 at 6:38 AM
Alvenis al la kapo Soya. Nun la plej norda en Japanio. Preskaŭ ĉiuj pssaĝeroj, multaj el ili estis ĉinaj kaj koreaj vojaĝantoj, elvagoniĝis. Restis nur kvar inkluzive min krom ŝoforo.
January 13, 2025 at 6:31 AM
La domaro Soya.
January 13, 2025 at 4:01 AM
La buso kuras en gaja kvartalo de la urbo Wakkanai. Pasinte la bushaltejo Koetoi (koy-tuye), la buso kuris laŭ marbordo.
January 13, 2025 at 3:54 AM
La stacidomo de Wakkanai.
January 12, 2025 at 2:10 PM
Kaj mia trajno alvenis al la lasta stacio Wakkanai (yam-wakka-nay), la plej norda stacio kaj urbo en Japanio.
January 12, 2025 at 2:05 PM
Apud la stacio Bakkai (pakkai-pe) estas fama loko pro vidi la insulon Risir, sed tiam ĝi ne estis videbla.
Ls stacio Bakkai, kiu estos malaperigita ĉi printempe, estas fotita de trajnaj pasaĝeroj. Kaj kelkaj homoj staris ĉe la stacio.
January 12, 2025 at 2:01 PM
Kiam mia trajno alvenis al la stacio Onoppunai (o-nup-un-nay), kiu ĉesos funkcion kiel en/elvagoniĝejo ĉi printempe, Oni fotis la stacidomon.
Tiam, miadorse ekmovis suden oranĝa neĝforĝeta lokomotivo!!! Mi malsukcesis foti.
January 12, 2025 at 2:00 PM
En la trajno kansaja vira fervojamanto amikiĝis kun kansaja mezaĝa virino kun la filo altmezlerneja. Li klarigis multajn aferojn pri pejzaĝo tra la fenestro, lia fervoja vojaĝo kaj aliaj.
January 12, 2025 at 2:00 PM
Tie mia trajno iom longe haltis.
January 12, 2025 at 1:40 PM
La stacio Horonobe (Poro-nutap).
January 12, 2025 at 1:38 PM
Profunda neĝo kaj la stacio Toikanbetsu.
January 12, 2025 at 1:36 PM
La stacio Saku.
January 12, 2025 at 1:34 PM