Fluo | Esperanto
banner
fikciainko.bsky.social
Fluo | Esperanto
@fikciainko.bsky.social
Iom da Filozofio kaj Fikcio. 📚
Mi faras libron pripensojn. ✒️
Mi spektas animeon. ❤️
Mi estas verkisto. ✏️
Mi lernas lingvojn. ⭐
Kiam la komencanto volas reformi la lingvon.
July 8, 2025 at 7:29 AM
"Kompato por la kulpuloj estas krueleco por la senkulpuloj."
May 7, 2025 at 8:42 PM
Kiam grandaj historiaj eventoj provas ripeti sin sen la sama forto aŭ cirkonstancoj, kiuj origine ĉirkaŭis ilin, ili ofte perdas sian gravecon kaj fariĝas karikaturoj de tio, kio ili iam estis.
May 6, 2025 at 3:43 PM
Ĉu fari ĝin aŭ ne fari ĝin, vi bedaŭros ambaŭ, dirus Kierkegaard. Makiavelo dirus, ke estas pli bone bedaŭri, ke oni faris ion, ol ne faris ĝin. Kiun vi preferas?
May 4, 2025 at 6:35 PM
Ĉiu, kiu volas helpi aliajn per vortoj (trejnistoj, terapiistoj, ktp.), bezonas scion ĉefe pri la specoj de eraroj.
May 3, 2025 at 2:36 PM
Ili humanigas bestojn kaj animaligas homojn.
May 1, 2025 at 3:51 PM
Mi scivolas ĉu teknologio alproksimigos nin al la Nietzsche-a Superhomo aŭ la abundo el Una💣
April 28, 2025 at 2:41 PM
Sciencismo damaĝas scion, aŭ pli ĝuste, la personon, kiu volas scii.
April 27, 2025 at 7:35 PM
Malmultaj vivas laŭ liaj instruoj, tio estas, malmultaj estas tiuj, kiuj ne estas hipokrituloj.
April 25, 2025 at 6:59 PM
"Mi ne timas solecon. Homoj estas senlime pli danĝeraj."
April 24, 2025 at 9:17 PM
"La fakto ke mi estas stranga persono malhelpas min enuiĝi pri mi mem."
April 23, 2025 at 9:21 PM
En hiperakcelita mondo, estas esence por psikologoj resti konsciaj pri nuna terminologio.
April 21, 2025 at 7:44 PM
Intelekteco estas mezurita ne per inteligenteco sed per la kvanto de humuro kiun oni kapablas uzi.
April 20, 2025 at 9:08 PM
Ne diskutu kun filozofo, li ĝuos ĝin. 🤣
April 19, 2025 at 9:31 PM
Same kiel kredanto devas scii kion li kredas, sciencisto devas esti certa, ĉu ĝi enhavas ian dogmon por forigi ĝin.
April 19, 2025 at 1:29 AM
"Mi malamas tiujn, kiuj ŝtelas mian solecon sen, kontraŭe, proponi al mi veran kompanion."
April 17, 2025 at 5:23 PM
Neekzamenita vivo ne estas vivinda.
April 17, 2025 at 12:57 AM
Homoj sekvis antropocentrismon por ne senti sin malgravaj.
April 14, 2025 at 7:13 PM
"Dormi; la morto, timema."
April 13, 2025 at 5:29 PM
La pasinteco ne estu juĝita laŭ la nuntempo. Gardu vin kontraŭ anakronismoj.
April 12, 2025 at 6:20 PM
Ni devas pensi kiel la minoritato kaj paroli kiel la plimulto.
April 11, 2025 at 9:22 PM
Ni tro ŝanĝis la mondon, nun estas tempo interpreti ĝin.
- Zizek.
April 11, 2025 at 4:09 AM
La vivo fariĝas pli danĝera ne tiom pro la malbonuloj, sed pro la bonuloj, kiuj malsukcesas agadi antaŭ la malbono.
April 9, 2025 at 10:37 PM
La plej certa maniero ne esti tro mizera estas ne atendi esti tro feliĉa.
- Schopenhauer.
April 7, 2025 at 9:01 PM
"Ne ruinigu tion, kion vi havas, dezirante tion, kion vi ne havas; memoru, ke tio, kion vi nun havas, iam estis io, kion vi nur esperis."
April 7, 2025 at 12:09 AM