Miko
banner
parolanto.bsky.social
Miko
@parolanto.bsky.social

🍎 Esperantist, New Yorker, Teacher, NYC DSA🗽
Sen reĝoj ni volas vivi.
#NoKings
October 18, 2025 at 8:32 PM
La Kalmaro kaj la Baleno instigis min reveni al la Muzeo de Natura Historio post longa tempo. La blua baleno ankoraŭ impona, kaj la kalmaro same veturas en mia imago. 🐋🦑

#Esperanto #NaturalHistoryMuseum #TheSquidAndTheWhale #NoahBaumbach
October 6, 2025 at 4:12 PM
En la Koreia Kvartalo hodiaŭ mi spektis la paradon inter tamburoj kaj flagoj, poste mi vagis inter budoj plenaj je aromoj kaj koloroj, ĝuante la vivan energion de la festivalo.
October 4, 2025 at 11:23 PM
Hodiaŭ en Shawarmania Astoria mi prenis falafelo-bovlon, nuksaĵplenan baklavon, kaj rubusan sodakvon. Ĉio tre bongusta kaj sentigis min hejme en la kvartalo.

#Esperanto #manĝoj
September 30, 2025 at 9:18 PM
Mi vizitis Smør Bakery 🥐☕. Mi volis la kardamoman panbulon, kaj fine mi ankaŭ mendis malvarman kafon kun kardamomo 🌿. Tre bongusta. #Esperanto #Smør
September 14, 2025 at 7:44 PM
Foje oni ne bezonas grandan feston aŭ luksan manĝon por esti feliĉa. Hodiaŭ mi sidiĝis, manĝis krispe frititan kokidon, kaj sentis ke tio sufiĉas. Ĝi estis ekstere krak-kraka, interne mola kaj bongusta.

#esperanto #KojiChicken
August 31, 2025 at 3:21 AM
Spent about an hour in the room today. Brought over two rugs from my neighbor and started arranging spaces: a Peace Corner and a Community Rug area.

Got permission to remove six extra desks, so the room feels more open.

Very thankful for the books, colored pencils, and paper already donated.
August 29, 2025 at 7:21 PM
Hodiaŭ en la Upper West Side mi trovis ĉi tiun pentraĵon. Ĝi tuj kaptis mian atenton, do mi decidis porti ĝin hejmen. Komence mi pensis pendigi ĝin en la klasĉambro, sed mi scias, ke tie ĝi ne travivus longe inter la lernantoj. Tial ĝi restos en mia hejmo, kie mi povos vere ĝui ĝin.

#Esperanto
August 29, 2025 at 2:40 AM
My neighbors disposed of two rugs! Can’t wait to see them in the room.
August 28, 2025 at 9:35 PM
Yesterday and today I spent about an hour each setting up my new classroom. I dropped off some supplies, rearranged sections, and today I put up the classroom calendar that was donated by someone on Bluesky.
Wishlist is above if you’d like to help us finish getting the room ready for next week.
August 28, 2025 at 7:36 PM
Here is a video from yesterday. I am thankful for the items sent so far.
August 28, 2025 at 7:30 PM
Leggrupo pri La Kapitalo, hodiaŭ ĉe ĉapitro 4. Ni traktas la movadon M–C–M’, monon, cirkuladon kaj la logikon de kapitalo en praktika diskuto.

#esperanto #DasKapital #RedRover #KarlMarx
August 27, 2025 at 11:45 PM
Next week I start teaching a 4th grade self-contained special ed class in the Bronx. It’s just me and the kids. I made an Amazon wishlist with books, sensory tools, and supplies. Any support helps us build a safe, supportive space ❤️

👉 www.amazon.com/hz/wishlist/...
August 26, 2025 at 1:47 AM
Post unu semajno mi eniros mian novan kvaragradan klason. Nun la ĉambro estas tute malplena kaj eĉ iom malpura, sed mi vidas ĝin kiel spaco de eblecoj. Baldaŭ ĉi tiuj seĝoj kaj tabloj pleniĝos je voĉoj, ridoj kaj lernado. Mi pretas komenci ĉi tiun novan etapon kun la infanoj. 📚🌱✨ #esperanto
August 25, 2025 at 7:11 PM
Ĉe Living Thai Cuisine en la Supra Okcidenta Flanko mi trovis lokon kie bongustaj spicoj vere brilas. La glacia taja kafo estis refreŝiga kaj donis al mi ĝustan energion por la resto de la tago. Bela sperto, certe rekomendinda. #esperanto #LivingThaiCuisine
August 24, 2025 at 8:29 PM
Sub la ruĝa lumo, la flugiloj malfermiĝas ĉe la Aglo. 🦅
#esperanto
August 24, 2025 at 4:52 PM
Mi finlegis Memoru ĉi praulojn de Humphrey Tonkin. La eseoj montras la profundon de nia literaturo. Mi planas relegi kelkajn ĉapitrojn en la estonteco por pli bone kapti la nuancojn kaj ideojn. Ĝenerale ĝuinda kaj instruiga legosperto.

#esperanto
August 22, 2025 at 8:48 PM
Somera vespero en la urbo ĉe Nan Xiang Express 🍜. Pladoj varmaj, homoj ridetaj, kaj la vetero fine senteblis pli trankvila ol kutime por Aŭgusto. 🌆 Simplaj momentoj fariĝas specialaj.

#Esperanto #NanXiangExpress
August 22, 2025 at 2:15 AM
La Fondue Burger ĉe Clinton Hall ne estas por la malfortuloj: pretzela pano plenŝtopita, monto da pomo-fritoj, poto da fandita fromaĝo, kaj flanke tutan amason da terpombuletoj. Mi apenaŭ povis levi ĝin, sed jes… mi sukcesis. 🍔🧀 #Esperanto #ClintonHall
August 21, 2025 at 6:46 PM
🌆 La urbo ne nur moviĝas, ĝi kreas sian ritmon. Mi paŝas tra bruoj, koloroj, kaj rigardoj kiuj rakontas rakontojn sen vortoj. Estas libereco scii ke viaj paŝoj aldoniĝas al la muziko de la stratoj. 🌈✨

#Esperanto #NYC #UpperWestSide #MorningsideHeights
August 20, 2025 at 4:34 PM
Kun mia koramiko ĉe Qahwah House 🏠. Li elektis sian energian mangotrinkaĵon 🥭⚡, mi restis kun klasika kafo ☕ kaj peco da fraga fromaĝkuko 🍓. Bela etoso por studi kaj babili. #Esperanto #QahwahHouse
August 19, 2025 at 5:22 PM
Mi rifuĝejon trovis.
August 17, 2025 at 10:34 PM
Marŝante sub la pluvo, la mondo aspektas pli trankvila. 🌧️
#Esperanto
August 17, 2025 at 10:25 PM
Ĉe la Metropola Muzeo de Arto hodiaŭ. Ni esploris la Usonan Alon kaj ĝuis la belecon de mebloj, lampoj kaj historia artaĵoj. Trankvila sperto por ni ambaŭ, plena de kulturo kaj inspiro. #Esperanto
August 16, 2025 at 9:55 PM
Kafeto ĉe Qahwah House, triobla ĉokolada kuko, kaj iom da legado pri klasĉambra administrado. Kun mia koramiko kontraŭ mi, trankvila tago. #Esperanto #QahwahHouse
August 15, 2025 at 5:57 PM