Mikaelo Kastro
banner
mikaelokastro.bsky.social
Mikaelo Kastro
@mikaelokastro.bsky.social
Juna hispana esperantisto, fojfoje voĉaktoro. Mi afiŝas ĉefe en Esperanto.

Li, He/him, Él



💚📁 https://esperaĵo.net/verkistoj/mikaelo-kastro/

🎙️🎞️ https://youtube.com/@mikaelokastro?feature=shared
La unukolora senreliefa papilio de BluĈielo ankoraŭ estas perfekte metebla sur aliajn fonojn ĉar ĝi estas «print variant» tre rekonebla, kiun la firmao ankoraŭ uzas por identigi sin.
November 20, 2025 at 2:18 PM
Ankaŭ mi preferas la dudimensiajn logotipojn, sed tia estas la nuna modo🥸

Pri via demando: firmaoj kutime faras unukoloran simpligitan version de logotipo, kiun oni nomas «print variant», por uzado sur papero, aŭ por surmeti ilin sur diversajn fonojn en retejoj ktp.
November 20, 2025 at 2:18 PM
Reddit aŭ Microsoft estis iuj el la unuaj firmaoj, kiuj antaŭvidis tiun ŝanĝiĝon, post unu jardeko da minimumismo kaj «plataj» (dudimensiaj) aspektoj.

La nova aldono estas Glassmorphism (duontravideblaj tekstujoj, kiuj imitas vitron). La ĵus aperinta Apple Liquid Glass estas ekzemplo de tio.
November 19, 2025 at 11:37 PM
Ŝajne, la markemblemo (aŭ «logotipo») de Bluesky ŝanĝiĝis al nova, pli tridimensia versio. Tio konfirmas la kreskantan modon rilatan al la reapero de tridimensiaĵoj en la tutmonda grafika fasonado.
November 19, 2025 at 11:37 PM
Hieraŭ mi faris nudelojn kun oksovosta supo kaj kokidaĵo😋
November 14, 2025 at 8:24 PM
Mi volis traduki ĉi tiun komikson ĉar mi posedas altkvalitan ciferecigon, sed mi ne trovis la sufiĉan tempon :b eble mi rete aperigos ĝin la sekvan Tagon de Ĉiuj Sanktuloj.
November 1, 2025 at 12:08 PM
Lluis Mimó (Ludoviko Mimoo) tradukis la teatraĵon de Zorrilla kiel «Don Juan' Tenorio» (1981, eldonejo Gabrielli), tamen PIV esperantigas la nomon de la arketipa persono kiel «Donjuano/Donĵuano».

Emile Boirac tradukis la version de Molière en 1905 («Don Juan aŭ la ŝtona festo»).
November 1, 2025 at 12:08 PM
La 1-an de novembro (aŭ je sufiĉe proksima dato) en Hispanio oni kutime prezentas la 1844-an dupartan teatraĵon «Don Juan Tenorio» de José Zorrilla, kiu baziĝas sur la delonge ekzistanta arketipo «Don Juan», pri kiu pli frue skribis Molière (1665) aŭ Tirso de Molina (1630).
November 1, 2025 at 12:08 PM
October 27, 2025 at 11:11 PM
Nu, mia panjo faris multe da pruna marmelado, do jen patkuko el aveno kaj banano, ŝmirita per marmelado (mi kuiris du pliajn patkukojn, sed mi jam manĝis ilin kiam mi decidis fari foton)
October 26, 2025 at 10:12 PM
Kaj la malnova PIV kaj la testa versio inkluzivas la vorton «ornamento» nur en la difino de unu vorto: «brodaĵo».

«Ornamento» mem ne estas en la vortaro ĉar klare temas pri misskribo de «ornamaĵo» kaŭzita de nacilingva influo. En Tekstaro: nur 1 malnova trafo.

@uloj de PIV, ne preteratentu tion!
October 21, 2025 at 9:28 PM
«Video».

Nova PIV /// PIV 2020
October 11, 2025 at 12:27 PM
Nu, mi ja ne volis esti hibrido.*

Se vi eklegis ĉi tion ĉar vi pensas, ke vi povus esti hibrido, jen mia konsilo: tuj fermu la libron. Kredu tiun mensogon pri via naskiĝo, kiun via patrino aŭ via patro diris al vi, kaj provu vivi kiel ordinara ulo.
September 21, 2025 at 11:56 PM
Hodiaŭ mi vizitis la fruktĝardenon de mia familio.
September 1, 2025 at 4:06 AM
Sed jen eta mistero. Alia revuo («Aŭstria Esperantisto», en numero 12, jaro 11, decembro 1934) asertas, ke dum la Stokholma UK oni ja projekciis tiun filmon, sed kun t.n. «Esperanta teksto». La ŝlosila vorto estas «unterlegtem», kiun eblas traduki kiel «submetita».
July 26, 2025 at 11:43 PM
Kaj, ho jes:

Nek «Mefisto» nek «En Eŭropo ie» estis dublitaj de Esperantistoj. Oni instruis iomete da prononcado al hungaraj profesiaj dublistoj (same kiel oni faris kun William Shatner dum «Incubus», sed ĉi-okaze la rezulto estis pli aŭskultinda/komprenebla). interl.amu.edu.pl/interlingvis...
July 26, 2025 at 11:43 PM
«Ni [...] akcentas la gravegan signifon de la eksperimento, kiun baldaŭ sekvos aliaj».

Nu, ha ha... Ne. Surprize por neniu, Esperantujo ne estis/as nesto de promesplena (voĉ)aktoraro, tial oni devis atendi kvin jardekojn ĝis novaj dublaĵoj aperis («Mefisto» kaj «En Eŭropo ie»).
July 26, 2025 at 11:43 PM
Jen alia raportaĵo pri la filmo, el «Literatura Mondo». Oni mencias la filmintrigon, du noktojn da laborado kaj volontulojn el kvin landoj. Notu, ke en la artikoloj oni ne parolas pri «dublado», ĉefe ĉar tiu vorto ankoraŭ ne envenis en la lingvon; oni diras jen Esperanto-vario, jen parolfilmo.
July 26, 2025 at 11:43 PM
Sed ŝajne Esperantistoj estas delonge iom harfendemaj:

«Ni volonte estus aŭdintaj iom pli melodiajn voĉojn kanti la malmultajn kantojn».

Ve, rimarku ke jam antaŭ 100 jaroj oni uzis la daŭre pridiskutatan «estus -intaj». (Kaj oni eĉ priparolis Zamenhofon kiel Majstron... Nu!)
July 26, 2025 at 11:43 PM
La procezon reĝisoris 30-jaraĝa Jean Forge (plumnomo de Jan Fethke). La filmo estis projekciita dum la 26-a UK, en Stokholmo, la 10-an de aŭgusto 1934.

«La aktoraj lipoj moviĝis laŭ la leĝoj de la germana lingvo, sed el la parolmaŝino venis esperantaj sonoj de entreprenemaj Stokholmaj samideanoj».
July 26, 2025 at 11:43 PM
Estas imprese, ĉar en la fruaj 1930-aj jaroj, dublarto estis ankoraŭ en vindotukoj. La unuaj dublaĵoj en la hispana aŭ la franca ankaŭ ekfariĝis en tiu jardeko. Esperantistoj ŝajne volis aliĝi al la modo fulmorapide.

Esplorante en archive.org oni povas trovi iomete da informo.
July 26, 2025 at 11:43 PM
🧵🎬Fakte, mi volas paroli pri «lost media» dum la Tago de #Esperanto, kaj pro tio ke mi ŝatas kinon kaj dublarton...

Ĉu vi sciis, ke en 1934 oni faris la unuan esperantlingvan dublaĵon? Temis pri la germana filmo «Morgen beginnt das Leben», tradukita al nia lingvo kiel «Morgaŭ komenciĝos la vivo».
July 26, 2025 at 11:43 PM
Vera reĝo🔥
July 7, 2025 at 11:30 PM
Someraj ferioj=plulerni la katalunan/valencian per animacia serio de 1991

📺Reporter Blues
July 3, 2025 at 7:24 PM
Mi faris pataĵon el poreo, terpomaj raspaĵoj kaj karotaj raspaĵoj😋
July 2, 2025 at 2:28 PM