Esperanto-Asocio de Britio
banner
esperanto.org.uk
Esperanto-Asocio de Britio
@esperanto.org.uk
A UK-based charity specialising in the international language Esperanto. We're busy publishing new books and running educational classes to help our learners. | Bonfara asocio en Britujo.
Do, konsideru konkursi! Necesas traduki nur unu ĉapitron antaŭ la 31-a de decembro! #esperanto 5/5

Anonco: esperanto.org.uk/news/charity...
Detaloj kaj ligilo por aliĝi: esperanto.org.uk/konkursoj/20...
Traduk-konkursoj 2025!
Koincide kun la Internacia Tradukada Tago, Esperanto-Asocio de Britio anoncas siajn novajn traduk-konkursojn cele al eventuala eldonado de du konataj verkoj! Temas pri The Daughter of Time, ĉefverko d...
esperanto.org.uk
October 4, 2025 at 11:36 AM
Promesplenaj konkursintoj poste ricevos inviton partopreni koste de EAB plursemajnan tradukatelieron, kiun gvidos Hoss Firooznia. Do, ja indas konkursi se tradukado interesas vin! Eble vi ricevos taskon por posta eldonado poste! (Lastan fojon ni eldonis Matilda kaj Rebecca!) #esperanto 4/5
October 4, 2025 at 11:36 AM
Nia dua konkurso kromnomiĝas «nova talento». Per ĝi ni celas homojn, kiuj ankoraŭ ne estas spertaj tradukistoj. Necesos traduki When Hitler Stole Pink Rabbit, tre konata infanlibro pri infan-rifuĝanto, verkita de Judith Kerr surbaze de la propra infanaĝa sperto. #esperanto 3/5
October 4, 2025 at 11:36 AM
En la ĉefa konkurso oni tradukos la unuan ĉapitron de The Daughter of Time, laŭ Brita Krimverkista Asocio «la plej bona krimromano en la tuta historio». Ĝin verkis la skota aŭtoro Josephine Tey. #esperanto 2/5
October 4, 2025 at 11:36 AM
«Toto la PINTA hundo» estas ankaŭ unu el la infanlibroj en nia fasko: vi elektas KVIN kontraŭ nur DUDEK pundoj! esperanto.org.uk/store/produc...
May 10, 2025 at 2:21 PM